EO/Prabhupada 0001 - Elvolvanta al Dek Milionoj



Prelego pri ĈĈ Adi-lila 1.13 -- Mayapuro, la 6-an de aprilo 1975

Prabhupāda: Ĉaitanya Mahāprabhu diras al ĉiuj el la āĉāryoj…. Nityānanda Prabhu, Advaita Prabhu kaj Ŝrīvāsādi-gaŭra-bhakta-vṛnda ĉiuj estas portantoj de la ordonoj de Ŝrī Ĉaitanya Mahāprabhu. Do provu sekvi la spurojn sur la pado de ācāryoj. Tiam via vivo estos plena de sukceso. Iĝi āĉāryo ne tre malfacilas. Unue, por fariĝi tre lojala servisto de via ācāryo, atente sekvu kion li diras. Provu kontentigi ĝin kaj disvastigi la Kṛṣṇa-konscion. Tio estas ĉio. Ne malfacilas. Provu sekvi la instruadon de via Guruo Mahārāja kaj disvastigi la Kṛṣṇa-konscion. Tio estas la ordono de Śrī Ĉaitanya.

āmāra ajñāya guru hañā tāra' ei deśa
yāre dekha tāre kaha 'kṛṣṇa'-upadeśa
(CC Madhya 7.128)

“Tra sekvi Mian ordonon, vi fariĝis guruo.” Se ni strikte sekvas la sistemon de la āĉāryoj kaj ni laŭeble provas disvastigi la instruojn de Kṛṣṇa… Yāre dekha tāre kaha 'kṛṣṇa'-upadeśa (CC Madhya 7.128). Estas du tipoj de kṛṣṇa-upadeśa. Upadeśa signifas instruo. La instruo, kiun Kṛṣṇa donas, estas ankaŭ 'kṛṣṇa'-upadeśa, kaj instruo pri Kṛṣṇa estas ankaŭ kṛṣṇa-upadeśo. Kṛṣṇasya upadeśa iti kṛṣṇa upadeśa. Samāsa, śāsti-tat-puruṣa-samāsa. Kaj Kṛṣṇa viṣayā upadeśa ankaŭ estas ankaŭ Kṛṣṇa-upadeśo. Bāhu-vrīhi-samāsa. Tiel oni analizas la Sanskritan gramatikon. Do la upadeśo de Kṛṣṇa estas la Bhagavad-gītā. Li senpere donas al ni la instruadon. Tiel, se oni disvastigas kṛṣṇa-upadeśon, simple ripetu tiun, kiun Kṛṣṇa diras, kaj tiam oni fariĝos ācāryo. Ne malfacilas; ĉio estas menciita tie. Ni simple devas ripeti kiel papago, sed ne precize kiel papago. La papago ne komprenas la signifon; li simple vibras. Tamen, vi devas ankaŭ kompreni la signifon; alie, kiel vi klarigas ĝin? Do ni volas disvastigi la Kṛṣṇa-konscion. Simple preparu vin mem kaj tre bone ripetu la instruoj de Kṛṣṇa, sen misinterpreto. Do, estonte.... Supoze ke vi estas nun dek mil, ni vastigos ĝis cent mil. Tio necesas. Kaj tiam ekde cent mil ĝis miliono, kaj ekde miliono al dek milionoj.

La adeptoj: Haribol! Jaya!

Prabhupāda: Do ne estos malabundo de ācāryoj, kaj homoj tre facile komprenos la Kṛṣṇa-konscion. Do formu tiun organizon. Ne false estu fiera. Sekvu la instruadon de l’ ācāryo, kaj provu iĝi perfekta, matura. Tiam faciligos la batalon kontraŭ la māyāo. Jes. La ācāryoj deklaras militon kontraŭ la agadoj de māyāo.